The Best Exotic Marigold Hotel
The Best Exotic Marigold Hotel | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Best Exotic Marigold Hotel |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 24 feb. 2012, 15 mar. 2012, 30 nov. 2011, 3 maj. 2012 |
Ĝenro | drama filmo, komedia filmo, samseksemeca filmo |
Kameraado | Ben Davis |
Reĝisoro(j) | John Madden |
Produktisto(j) | Graham Broadbent |
Scenaro | Ol Parker |
Loko de rakonto | Anglio • Ĝajpuro |
Muziko de | Thomas Newman |
Rolantoj | Judi Dench • Bill Nighy • Penelope Wilton • Dev Patel • Celia Imrie • Ronald Pickup • Tom Wilkinson • Maggie Smith • Lillete Dubey • Tina Desai • Louise Brealey • Denzil Smith • Sara Stewart |
Produktinta firmao | Searchlight Pictures Participant Media Blueprint Pictures |
IMDb | |
The Best Exotic Marigold Hotel (La plej bona ekzota hotelo Marigold) estas brita komedi-drama filmo de 2011, reĝisorita de John Madden. La scenaro, verkita de Ol Parker, estas bazita sur la romano These Foolish Things (Tiuj frenezaj aferoj, 2004) de Deborah Moggach. La filmo profitas el ĥorusa geaktoraro konstituita de Judi Dench, Maggie Smith, Bill Nighy, Tom Wilkinson, Penelope Wilton, kaj Dev Patel.[1]
Ĝi estis produktorita de Participant Media kaj Graham Broadbent kun buĝeto de 10 milionoj de usonaj dolaroj. En januaro 2014, la kindistribua kompanio Fox Searchlight Pictures anoncis la produktadon de la sekvaĵa filmo The Second Best Exotic Marigold Hotel ankaŭ sub la reĝisorado de John Madden.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Grupo de maljunaj britoj veturas al Barato por ĝui emeritecon, allogitaj per la reklamado de la renovigita hotelo Marigold. Tamen, tio kion ili trafas je sia alveno tute estas nek tio kio la hotelo estis iam nek tio kion la britoj esperis. La administranto de la hotelo estas la juna entuziasma baratano Sonny Kapur (Dev Patel), fuŝa hotelestro kiu baraktas por solvi la problemojn kaj serĉi financadon por elteni la entreprenon.
Siaflanke dekomence, la novalvenintoj multe dubas pri ilia estonteco en la barata urbo kaj en la hotelo mem, sed kiam ili ekfaras novajn amikojn kaj realigas neatenditajn malkovrojn, konstatas, ke la vivo kaj eĉ la amo povas reaperi kiam ili sukcesas forgesi siajn pasintajn malsukcesojn.
Graham Dashwood (Tom Wilkinson) vivis junaĝe en tiu urbo kaj serĉas la amanton kiun li havis tiam post jardekoj sen kontaktoj. Evelyn Greenslade (Judi Dench) sukcesas trovi laborpostenon kiel konsilisto de barataj telefonistoj, sed ŝi estas tro maljuna kaj ŝiaj konsilitoj tre junaj. Muriel Donnelly (Maggie Smith) devas kuraci sian vunditan talion, dum ŝi ankoraŭ devas uzi rulseĝon. Jean Ainslie (Penelope Wilton) kaj Douglas Ainslie (Bill Nighy) estas geedza paro kun tre fortaj malkonsentoj: ŝi malamas Baraton, dum li preferas resti; ktp.
Siaflanke la entuziasma Sonny Kapur suferas, ĉar lia patrino volas forvendi la hotelon kaj krome tute ne akceptas lian fianĉinon. Ĉu estos solvoj por tiom da problemoj?
Roluloj kaj geaktoroj
[redakti | redakti fonton]- Judi Dench kiel Evelyn Greenslade.
- Tom Wilkinson kiel Graham Dashwood.
- Bill Nighy kiel Douglas Ainslie.
- Penelope Wilton kiel Jean Ainslie.
- Maggie Smith kiel Muriel Donnelly.
- Ronald Pickup kiel Norman Cousins.
- Celia Imrie kiel Madge Hardcastle.
- Paul Bhattacharjee kiel Dro. Ghujarapartidar; lasta ludo de tiu aktoro antaŭ sia memmortigo en 2013.
- Dev Patel kiel Sonny Kapur.
- Lillete Dubey kiel Srino. Kapur
- Tina Desai kiel Sunaina.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «“The Best Exotic Marigold Hotel” lands Judi Dench, Maggie Smith, Tom Wilkinson, Bill Nighy and Dev Patel» Arkivigite je 2015-02-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 14an de aŭgusto 2011 en Wayback Machine., artikolo en la retejo Collider. Konsultita la 7an de majo 2012.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El exótico Hotel Marigold en la hispana Vikipedio.